Esperantaj Paĝoj de Vilĉjo
What is Esperanto? Find
out at http://www.esperanto.net/
(Ĉi tiuj paĝoj estas en Unikodo kun Esperantaj supersignoj: ĈĜĤĴŜŬ ĉĝĥĵŝŭ)
Mi lernis Esperanton ekde 1986, mi estas fratulo de la Esperanto-Asocio de Britio, kaj (kiel volontulo) dum kelkaj jaroj mi partoprenis ties estran komitaton, prizorgis ties pri-asocian retejon, kaj helpis prepari diversajn instruajn materialojn por EAB.
(Ĝis nun) mi ĉeestis dek tri Universalajn Kongresojn
(1993 Valencio,
1995 Tampereo,
1996 Prago,
1998 Montpelliero,
1999 Berlino,
2003 Gotenbergo,
2005 Vilniuso,
2006 Florenzo,
2008 Roterdamo,
2009 Bialistoko,
2011 Kopenhago,
2013 Rejkjaviko,
2015 Lille)
kaj diversajn aliajn kongresojn kaj konferencojn (en
Britio,
Parizo,
Ostendo,
Loveno kaj
Boulogno).
Mi ankaŭ helpis aŭtorojn provlegi, enpaĝigi kaj pres-pretigi ties tekstojn por diversaj libroj:
Letero el Svedio (2003, ISBN: 9780902756199) de Harold Brown;
Relativeco per bildoj (2006, ISBN: 9780902756267) de Wilf Atkinson;
Elementary..! Esperanto course (Lessons book, Resources book, KD-oj) (2008, 2013, ISBN 9780901757258 & 9780901757265) de Angela Tellier, Malcolm Jones kaj aliaj;
Nokto de bajonetoj (2022, eldonota) de Eric Lee.
Jen kelkaj dokumentoj kaj kolektoj, kiuj eble interesos aŭ helpos aliajn Esperantistojn...
Vortlistoj
Angla-Esperanto Sciencfikcia Glosaro kaj Frazaro
(6+47 KB)
Angla-Esperanto Komputila Vortaro
(20 KB) (vidu ankaŭ ligojn, sube)
Esperanto-Angla GCSE Vortlisto
(102 KB) (vidu ankaŭ ligojn, sube)
Komputilaj Programoj
Estas kelkaj priesperantaj komputilprogramoj en miaj softvaraj paĝoj, ink. por tajpi Esperantajn supersignojn en Microsoft Windows, en Microsoft Word for Windows, kaj en la BBC Mikrokomputilo.
Eseo
"Stelmigrado", pri la usona televid-serio Star Trek. (5+10 KB)
Recenzoj
"Stelmiltoj ĝi ne estas", pri la (Esperanto traduko de) Solaris (el La Brita Esperantisto, Numero 992, printempo 2022). (226 KB, PDF)
"Somerekrano", pri Esperanta somerlernejo dum pandemio (el La Brita Esperantisto, Numero 989, aŭtuno 2020). (198 KB, PDF)
Raportoj pri Enketoj
Raporto de enketo pri la opinioj and celoj de Britaj Esperantistoj, verkita en 1994 pri la jaro
1993.
Dum 1995 oni enketis 1753 britojn pri lingvaj studoj (por Esperanto-Tago).
Kvinpinta stelo
Kiel krei kvinpintan stelon el faldita papero.
Lig(il)oj
Aliaj retejoj kun utilaj dokumentoj, programoj, ktp estas:
EAB
: Hejmpaĝo de la Esperanto-Asocio de Britio.
PMEG
: La elstara Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren.
ViVo (Vikia Vortaro)
: Utila serĉilo tra diversaj retaj vortaroj (ink. reta PIV 2020)
Komputeko de Yves Nevelsteen
kaj
Komputila
Leksikono de Sergio Pokrovskij
: Enhavas utilajn prikomputilajn vortarojn.
[Revenu al la ĉefa indekso]
Aŭtoro: wgtwalker ĉe wgtw.co.uk
Dato Poŝtita: 2022-06