Kiel krei kvinpintan stelon el faldita papero

La paŝoj

1. Printu la ŝablonon.



2. Tranĉu laŭ la (5) nigraj linioj per tranĉilo aŭ tondilo.



3. Sulkigu laŭ la (25) grizaj linioj. Endas meti la printitan folion de papero sur sufiĉe mola tavolo, ekzemple kartono aŭ foliaro de papero. La sulkigilo estu sufiĉe pinta por sulkigi la linion, sed ne tiel akra ke ĝi tranĉas la paperon. Mi uzis la flankon de ŝraŭbturnilo. Por kontroli ke vi ne preterlasis linio(j)n, renversu la folion kaj rigardo la alian flankon.



4. Faldu laŭ la (15) daŭraj grizaj linioj ene, por krei valojn.



5. Faldu laŭ la (10) strekitaj grizaj linioj ele, por krei krestojn.



6. Faldu supren la (5) flankojn de la eta kvinangulo, por krei kvazaŭ-tason.



7. Pinĉu kaj kunpremu la (5) brakojn, por krei kvazaŭ-kronon.



8. (Jen la malfacila paŝo!) Puŝu la (5) brakojn kunen, en la mezon, tordu ilin kontraŭ-horloĝe (por ke ĉiu brako kuŝu sub sia najbaro), kaj glatigu.



9. Renversu la stelon, kaj glatigu. Nun vi havas "dikan" stelon, kie ĉiu brako estas pli larĝa ĉe unu flanko ol ĉe la alia. Kun kvar el la kvin brakoj, faldu la pli larĝan flankon duone.



10. Antaŭ ol faldi la kvinan (do finan) brakon duone, levu la klapon de la unua brako. Faldu la kvinan brakon duone, kaj kuŝigu ĝin suben, tiam refaldu la klapon de la unua brako. Fine, glatigu ambaŭ flankojn de via stelo.



Jen ĉio. Sed ne necesas halti, farinte nur unu stelon...


[Revenu al la ĉefa indekso]


Aŭtoro: wgtwalker ĉe wgtw.co.uk
Dato Poŝtita: 2020-12