Nova! Nun kun iomete pli facila instala agado.
"Esperanto Template.dot" estas ŝablona ['template'] dosiero por Microsoft Word for Windows™ (de ĉi tie, simple Word), por facile krei tekstojn kun Esperantaj supersignoj.
La ŝablono taŭgas por Word 97 kaj poste (inkluzive Word 2000 kaj Word 2002), sed ĝi ne taŭgas pli fruajn versiojn de Microsoft Word, ekz. Word 95 aŭ Word 7).
Senkulpigilo: Ĉi tiun ŝablonon kreis Vilĉjo Walker. Ĝi estas provizata sen garantioj. Mi kredas ke ĝi funkcias taŭge, sed mi ne respondecas pro ia eraro, aŭ perdo pro problemoj kun la ŝablono aŭ ties instalado.
Ja rimarku ke la KL3 literuma kontrolilo estas kopirajta de ĝia propra aŭtoro, kaj havas proprajn kondiĉojn (vidu sube).
Ĉi tiu paĝo klarigas pri: Pretigo, Kiel krei novan Esperantan dokumenton, Kiel tajpi supersignojn, la ilo Kontrolu Literumadon, Aliaj Ordonoj, Aligaj Programoj, Nedevia neaŭtomata instalado, kaj Plej Lastaj Versioj.
Ĉ tiu priskribo temas pri la anglaj/usonaj versioj de Microsoft Windows and Word. Se vi uzas aliajn lingvajn versiojn eble la nomoj de la programoj kaj ordonoj estos malsamaj.
Se vi ja povas vidi Esperanto-literojn kun ties supersignoj ĉi tie (ĈĜĤĴŜŬ ĉĝĥĵŝŭ) tiam via komputilo jam subtenas la necesan unikodan gamon; iru rekte al paŝo 2 (sube).
Se vi ne vidas Esperanto-literojn kun ties supersignoj ĉi tie (ĈĜĤĴŜŬ ĉĝĥĵŝŭ) vi devas nun pretigi Windows por montri ilin. (Rimarku ke vi eble bezonos la originalajn Windows instaligajn diskojn por ĉi tiu paŝo...)
En Windows XP kaj Windows 2000:
Por fari ĉi tiun paŝon, vi bezonos scii kie Word trovas sian ŝablonajn dosierojn. Por lerni ĉi tiun:
Tiuj paŝoj instalis la Esperanto Template.dot ŝablonon en vian dosierujon de Word ŝablonoj.
Tiuj paŝoj instalis la programon 'kontrolu literumadon'.
Rimarku ke vi ja devas pagi (bagatelan) sumon por uzi la KL3 programon; vidu malsupren.
Windows Vista: Bedaŭrinde la KL3 programo ne funkcias rekte en Windows Vista; necesas uzi apartan programon DosBox por funkciigi ĝin. Tio estas pli komplika instala agado, kiun la instal-programo (supre) ne faras.
En Word 97:
Dum vi laboras en dosiero, kreita de la Esperanto Template.dot ŝablono, la klavo X estas la supersigniga klavo; ĝi metas supersignon sur la apude maldekstran literon. Tial klavoj H tiam x donos Ĥ (supersigno super majuskla H), h tiam x donos ĥ (supersigno super minuskla h). Premu x duan fojon por forpreni la supersignon.
Evidente, vi ne bezonos la literon x mem por tajpi Esperantlingvajn vortojn. Se vi volas havi ĝin (ekzemple por lokonomo, aŭ fremda vorto), aŭ premu klavon z tiam x, aŭ premu <Alt+x>. Por havi majusklan X, premu majusklan Z tiam x, aŭ <Shift+Alt+x>.
Vi ankaŭ povas uzi la x klavon post la dollaro-simbolo $ por havi euroo-simbolon €.
Por lanĉi la ilon KL3 ene de Word, aŭ:
Ene de la KL3 ekrano, la klavoj:
Por aldoni vorton en la vortaron de KL3 de 'ĝustaj' Esperantaj vortoj, elektu menueron Tools..., Eo Add Spell. Ĉ tiu ordono petas la vorton aldonotan - se vi jam apartigis vorton en la teksto, ĉi tiun vorton ĝi proponas. Por montri supersignon en la enig-kadro ['input box'], tajpu literon x (tial por enigi Vilĉjo, tajpu Vilcxjo). Se la vorto estas ĝusta Esperanto radiko, metu spacon inter la radiko kaj la finaĵo (o, a aŭ i ), tiel: 'dom o'.
Bonvolu rimarki ĉi tiun postulon, pri la uzo de la KL3 kontrolilon:
Ĉ tiu programo (KL versio 3.0) estas provizata sen garantioj. Se vi uzos KL3 dum pli ol du semajnoj, bonvolu pagi por ĝi. Sendu $10 (dolarojn kanadajn aŭ usonajn) aŭ ¥1000 (ejojn japanajn) al la sekvonta adreso. Se tio ne konvenas, ĝiru 14 guldenojn al konto LNDN-D Ĉe UEA. Vi rajtas libere distribui ĉi tiun programon, sed bonvolu ne pagigi pli ol viajn eventualajn elspezojn por disko kaj poŝto. Dankon.Klivo LENDON, 1-15-2 Tama-machi, Fuchu-shi, Tokyo 183, Japan
indriko ĉe yahoo.com
Por trovi pliajn detalojn (anglalingvajn, mi pardonpetas) pri la dosieroj de KL3, klaku ĉi tie.
Se vi volas uzi la nacilingvan literuman kontrolilon de WinWord, elektu menueron Tools..., Spelling. Rimarku ke vi povas 'kaŝi' esperantan tekston de la nacilingvan kontrolilon per Tools..., Language... Set Language, kaj elektu eron (no proofing).
Dum vi laboras pri la Esperanto Template.dot ŝablono, eblas uzi kelkajn novajn ordonojn:
Menuero Insert..., Eo Date, enmetos la daton hodiaŭan, kiel esperanta teksto, laŭ la stilo: YYYY mmmm dd. Ekzemple: 2004 aprilo 23.
Menuero Tools..., Recode Supersigns... donos elekton, transformi tekston el ['from'] diversaj kodsistemoj al ['to'] aŭ la unikodaj aŭ la x-kodaj litereroj. Inter la "el" elektoj estas Ĉ, Ch, diversaj C^ kaj C<, la Alfadelta (DOS) kaj la Werdin (ankaŭ konata kiel "Mono") kutimoj. Ĉar kelkaj aŭtoroj uzas 'au' kiel 'aŭ', vi ankaŭ povas elekti 'elserĉu kaj ŝanĝu' ĉi tiun literparon. Supre, dialogo demandas ĉu vi volas ŝanĝi nur la apartigitan tekston ['Selection'] aŭ la tutan tekston ['Whole Document']. (Mi pardonpetas ke ĉi tiu dialogo okazas anglalingve.)
Butono , aŭ menuero
Tools, EoSpell, aŭ klavo <f7>,
lanĉos la KL3 ilon kiu kontrolas Esperantan literumadon (vidu supren).
Menuero Tools..., Eo Add Spell metos plian vorton el la vortaro de KL3 de 'ĝustaj' Esperantaj vortoj (vidu supren).
Menuero Tools..., Macro montros diversajn makroojn (programetojn), kiun la ŝablono uzos. Se la specialaj klavodefinoj perdiĝas akcidente, uzu la makroon DefMacroKeys por repretigi ilin.
Netscape Composer: Se vi volas meti unikodajn literojn kun la Esperantaj supersignoj en retpaĝojn (t.e. enpoŝigu tiam elpoŝigu tekston kun tiaj literoj), en la Netscape Composer programo, unue elektu la menueron View Character set kaj elektu eron Unicode (UTF-8).
La dosiero Esperanto Template.dot devas iri en la Word porŝablonan dosieron.
La aliaj dosieroj estas por la KL3 kontrolilo, kaj devas sidi en la dosierujon C:\Program Files\Utils (se ne, la makrooj en la Word ŝablono ne trovos ilin).
Dosierlisto
Esperanto Template.dot
KL3.EXE
KREUSUPL.EXE
KL3.TXT
KL.BAT
ADD_VORT.BAT
SUPERSGN.INF
Por trovi pliajn detalojn (anglalingvajn, mi pardonpetas) pri la dosieroj de KL3, klaku ĉi tie.
Versio 2002 januaro nun kreas la nepran dosierujon C:\temp se tiu ne jam ekzistas, kaj kontrolas la ĉeeston de la neprajn dosierojn por uzo de KL se oni elektas la ordonon kontrolu literumadon.
Versio 2003 decembro: renomigis la ŝablona dosiero de Eo doc(Unicode).dot al Esperanto Template.dot kaj metis la diversajn dosierojn en aŭtoinstaligilajn zip-dosierojn.
Aŭtoro: wgtwalker ĉe wgtw.co.uk
Dato poŝtita: marto 2009