Autohotkey skripto por tajpi Esperanto-literojn

Autohotkey estas (senpaga) Windows util-programo per kiu eblas ŝanĝi la konduton de via klavaro. Kiam vi uzas ĝin kun ĉi tiu skripto-dosiero, via povas enigi Esperanto-supersignojn per premo de la senĉapa litero tiam x.
Ekzemple, kiam vi tajpas C tiam x, rezultas Ĉ; kiam vi tajpas c tiam x, rezultas ĉ.

Senkulpigilo: Ĉi tiun skripton kreis Vilĉjo Walker. Ĝi estas provizata sen garantioj. Mi kredas ke ĝi funkcias taŭge, sed mi ne respondecas pro ia eraro, aŭ perdo pro problemoj kun la skripto aŭ ties instalo.

Instal-ago

(Nur necesas fari ĉi tiujn agojn unufoje.)

Paŝo 1. Elŝutu kaj instalu Autohotkey el ĉi tiu retejo: http://www.autohotkey.com/download/ tiele:
- Aŭ -
Klaku je la Install Autohotkey ligilo por lanĉi la instal-programon rekte,
- aŭ -
dekstre-klaku je la Install Autohotkey ligilo, elektu "Savu ligilon kiel..." el la menuo ŝprucmenuo por konservu la dosieron en loka dosierujo aŭ la labortablo, tiam lanĉu (t.e. duoble klaku) tiun konservitan .exe dosieron por lanĉi la instal-programon.

Paŝo 2. Elŝutu ĉi tiun eokey-unicode.ahk skripto-dosieron tiele:
dekstre-klaku je la eokey-unicode.ahk skripto-dosiera ligilo, elektu "Konservu ligilon kiel..." el la ŝprucmenuo por konservi la dosieron en loka dosierujo aŭ la labortablo.

Kiel uzi la skripton por tajpi Esperantajn supersignojn

Por lanĉi Autohotkey, double-klaku je la (elŝutitata) eokey-unicode.ahk skripto-dosiero.

Aperas dialogo-fenestro kun la mesaĝo "Esperanto accented letters (type letter then x) are enabled"; klaku je [OK[.

Autohotkey icon = a green box with letter H En la taksopleto (kutime dekstre de la taskostrio je la malsupro de la ekrano), la Autohotkey ikono (verda skatolo kun la litero H) indikas ke Autohotkey pretas; ŝvebu la musa montrilo super ĉi tiu ikono por vidi la nomon de la skripto.

Nun, kiam vi tajpas C tiam x, rezultas Ĉ; kiam via tajpas c tiam x, rezultas ĉ.

Autohotkey suspended icon = a green box with letter S Por paŭzigi ĉi tiun konduton, dekstre-klaku je la Autohotkey ikono en la taskopleto, kaj en la ŝprucmenuo elektu "Suspend hotkeys" por meti streketon kontraŭ ĝi; la ikono ŝanĝiĝas (verda skatolo kun litero S) por montri ke la konduto ne okazos (t.e. "suspended"). Por malpaŭzigi la konduton, dekstre-klaku je la Autohotkey ikono, kaj en la ŝprucmenuo elektu "Suspend hotkeys" denove por forprenti la streketon.

Alternativaj skriptoj

La ĉi-sekvaj skriptoj donas malsamajn kondutojn ol la skripto sube. Vi ja certiĝu ke vi nur uzu unu skripton samtempe - dekstre-klaku sur la Autohotkey ikono en la taskopleto, kaj en la ŝprucmenuo elektu "Exit" por haltu unu skripton antaŭ ol vi lanĉos alian.

Autohotkey skripto eokey-unicode-silent.ahk ne prezentas la komencan dialogon/konfirm-fenestron kiam la skripto lanĉiĝas. Se vi volas ke via komputilo lanĉu Autohotkey automate, ĉiam kiam vi ŝaltas ĝin, metu ĉi tiun skripton en la start-menuan dosierujon "Start > Programs > Startup".

Autohotkey script eokey-htm.ahk donas HTML-kodojn por la literoj kun supersignoj, anstataŭ la literojn mem. Ekzemple, kaim vi tajpas C tiam x rezultas ĉ (kiu estas la HTML-kodo por ĉ). [revenu al la indekso]


Author: wgtwalker at wgtw.co.uk
Agnosko/dankon al ManaUser http://www.autohotkey.com/forum/topic21393.html pro la funkcio kiu evitas la limojn en Autohotkey pri unikodaj literoj.
dato poŝtita: marto 2009